Paĝo:Christaller - Kial Ido en la rolo de Internacia Lingvo ne povas superi la lingvon Esperanto?, 1912.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Inter la lastaj oni precipe rimarkas forigojn de la „mal“-vortoj. Ĉiu bone komprenos, ke tia procedo malfaciligas la lernadon. Oni ja povas konsenti pri tiaj ŝanĝoj, kiam ekzistas vera bezono pro praktikaj kaŭzoj*), sed la Idanoj sekvas tro multe sian kutimon: kie en nacia lingvo oni havas similajn formojn tie, jes tie kompreneble oni lasu „mal-“ (aŭ ion similan; oni jam diskutis pri pli internacia" formo: des-, ne-, non- kaj elektis des-), sed kie ne, tie oni ja forigu la Esperantan ,,Volapukaĵon". Tial certe Ido ankaŭ akceptos, „matro“ anstataŭ „patrino“: tre „fama“ sinjoro ĝin jam proponis.

Se ni deprenas la 42 ŝanĝitajn vortojn, ni havas 134 tute novajn. Oni eble supozos: nu, Esperanto estas tro malriĉa, ĝi ne povas ĉion esprimi, kaj Ido ĝin povas. Ho ne, tio ne estas la kaŭzo: ĉu preĝejo ne sufiĉas (apud kapelo, katedralo)? por Ido ne, ĝi bezonas „kirko“ kaj pli ol duona mondo devas lerni novan vorton, eĉ la angloj, kiuj skribas „church“ kaj prononcas „ĉörĉ“, devas ĝin noti. Ĉu „sur-pentri“ ne sufiĉas? por Ido ne, ĝi trudas al ĉiuj homoj, kiuj ne estas francoj aŭ portugaloj, novan vorton „indutar“. Simile ĉe

bifurkar (disiĝi, disreli);

bagajo (pakaĵo);

aniversario (jartago);

salubra (utila, iafoje saniga);

naufrajo (ŝiprompo) ktp.

  • ) Ekz-e „dekstra, maldekstra“ „fermi, malfermi“ kaj kelkaj aliaj, kiujn oni prave eble ŝanĝos ankaŭ en Esperanto.