Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Antaŭparolo.
Al la kunbatalantoj por nia bona afero
mi prezentas la ĉi-studaĵon, aperintan
unue en "Riga Stelo." Ĝi helpu
daŭrigi nian fervoron, kiu jam venkis
multajn malhelpaĵojn metitajn de niaj
kontraŭloj sur nian vojon.
Samideanojn, kiuj scias la germanan lingvon mi ankaŭ jam nun atentigas al "Waffen für Esperanto" (armiloj por Esperanto en la kongreslibro de la VIIn Germana Kongreso, Danzig-Zoppot 1912, kiu liveras mallongajn respondojn al multaj riproĉoj kontraŭ Esperanto ĉu de personoj kontraŭaj al ideo de lingvo internacia, ĉu de anoj de aliay sistemoj kaj precipe de Idanoj.
"Forte ni staru fratoj amataj".
P. Christaller.
Stuttgart, Majo 1912.