KIAM ĉi-tiu numero de la gazeto aperas, niaj elsenditaj
delegitoj certe estas meze en la voĉdonado pri la tre
diskutita temo „la internacia organizo“. — Pro la
neapero de nia gazeto „Dana Esperantisto“, ni ne trovis okazon
sciigi al niaj legantoj sufiĉe pri ĉi-tiu vere brulanta punkto en
nia movado. Tiuj esperantistoj, kiuj legas eksterlandajn gazetojn
certe jam konas la aferon, sed eble ne ĉiuj klare komprenas la
tutan aferon pro la ĥaosa diskutado pri ĝi.
Esperantistoj, precipe la novaj, kiuj ne legas fremdajn gazetojn, certe volonte deziras aŭdi iom pri tiu, kiu nun estas diskutata dum la Krakova kongreso.
Pro tio ni petis nian samideanon Finon Margrethe Noll, kiu estas membro de la Administra Komitato, kaj tial plej bone konas la aferon, doni al niaj legantoj mallongan klaran resumon pri ĝi.
Kun plezuro mi pruvos plenumi la deziron de la redakcio, kompreneble mi ne en la malmulte da loko, kiun donas al mi la redakcio, povas montri detale aferon, pri kiu oni jam plenigis libretojn.
La demando estas: Ĉu nia internacia afero bezonas internacian organizon? Al tiu demando saĝaj homoj kompreneble nur povas respondi „jes“.
Alia demando: Ĉu ni deziras tian organizon? Tie komencas la malfacilaĵojn. Kelkaj opinias jes, aliaj ne. Nia saĝa Majstro mem rekomendas la organizon (vidu Dana Esp. Julio 1911 Propono pri organizo de niaj kongresoj, kaj Sept. 1911 Kongresa parolado de Dro Z.); tre klare li esprimas, kial ni bezonas internacian organizaĵon. En Antverpeno almenaŭ oni bone komprenis la neceson, kaj la rajtigitaj delegitoj de la „Sepa“, principe akceptis lian proponon, kaj oni elektis komision, kiu devas studi la demandon, pri kiamaniere ni plej bone donos firman bazon al niaj oficialaj institucioj, Lingva Komitato, Akademio, Centra Oficejo k. t. p, starigos unuiĝon de naciaj esperantistaj societoj kaj kreos amikajn