Paĝo:Danlando - Januaro 1913.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

uloj kaj nekonatuloj, ĝis nun nur vidis malgrandajn rezultatojn, kaj ni konstante konsolas nin per la nevalora konsolo, ke danoj estas skeptika popolo, kiu nur akceptas ian novan, se aliaj popoloj tion akceptis. Tiu-ĉi konsolo bedaŭrinde en tiu okazo ne havas valoron, ĉar ja estas nedisputebla fakto, ke Esperanto ĉiutage progresas rapidege en la cetera civilizita mondo. Ni tial devas propagandi alimaniere — ni devas propagandi kune, kaj energie. Rigardu tion, kion la juna „Unuiĝo de Danaj Instruistoj“ atingis en tiu ĉi rilato. Ĝi nome propagandis

Inter la Balta maro kaj la Nord-maro kuŝas malnova cigno-nesto, kaj ĝin oni nomas Danlando; en ĝi naskiĝis kaj naskiĝos cignoj, kies nomoj neniam mortos. En pratempo elflugis cignaro de tie-ĉi, superflugis la Alpojn al la verdaj ebenaĵoj de Milano, kie estis bonege loĝi; la cignaro estis nomata Longobardoj. Alia aro kun brilantaj blumaj kaj fidelaj okuloj forflugis al Bizantio, ili sidiĝis ĉirkaŭ la trono de la imperiestro, etendante la grandajn blankajn flugilajn kiel ŝildojn por lin ŝirmi. Ili ricevis la nomon Væringer (gardistoj).