Paĝo:Danlando - Julio 1912.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De l’ urbo la fervojo portas la gastojn al multaj vizitindaj naturbelaj lokoj, ekzemple al la idilia lago Langensø aŭ al la fiŝkaptist-urbeto Kjerteminde, konata kiel bona marbanejo.

Cetere la urbo Odense mem montras multajn interesajn vidindaĵojn. Riĉa muzeo enhavas artaĵojn, antikvaĵojn krom etnografian kaj zoologian fakon. Ankaŭ vidinda estas la haveno, al kiu eĉ grandaj ŝipoj venas tra la 7 km. longa kanalo, jam farita antaŭ cent jaroj. Ĉiuj fremduloj surpriziĝas pro la neatendita vidaĵo, ĉar neniu kredas, ke nemarborda urbo havas tian vivan interrilaton kun la grandaj maraj vojoj.

En la stratoj rapidas la tramo kaj la aŭtomobiloj, kaj super ĉio pendas elektraj lanternoj. Ĉiam la urbo sekvis la postulon de la tempo, kaj tial ĝi, juna kaj kreskanta, konservis sian lokon inter la plej grandaj kaj gvidantaj danaj urboj.

Riĉa pri memoroj, moderne rapidanta kaj pace armita por renkonti bonan estontecon nia urbo bonvenigas tiujn, kiuj deziras nian inviton kaj saluton.

P. Bondesen.