Paĝo:De Beaufront - Preĝareto por katolikoj, 1902.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA PREĜO[1]
[Ornamaĵo mankas]
El Paroles d’un Croyant.

Kiam vi preĝis, ĉu vi ne sentas vian koron pli malpeza kaj vian animon pli kontenta?

La preĝo faras la malĝojon malpli dolora kaj la ĝojon pli pura: ĝi miksas al la unua mi ne scias kion fortigantan kaj dolĉan, kaj al la dua ian bonodoron ĉielan.

Kion vi faras sur la tero, kaj ĉu vi havas nenion por peti al Tiu, kiu vin metis sur ĝin?

Vi estas vojaĝanto, kiu serĉas la patrujon. Ne marŝu kun kapo mallevita: oni devas levi la okulojn por rekoni sian vojon.

Via patrujo, ĝi estas la ĉielo; kaj

kiam vi rigardas la ĉielon, ĉu nenio sin

  1. Pour la prononciation, voir à la page 55.