Paĝo:De Beaufront - Preĝareto por katolikoj, 1902.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La patro ja konas la bezonojn de sia filo : ĉu, pro tio, la filo devas neniam elparoli unu vorton de peto kaj de danko por sia patro?

Kiam la bestoj suferas, kiam ili timas aŭ malsatas, ili plende kriadas. Tiuj kriadoj estas la preĝo, kiun ili prezentas al Dio, kaj Dio ĝin aŭskultas. Ĉu do, en la kreitaro, la homo estus la sola estaĵo, kies voĉo suprenflugus neniam al la orelo de l’Kreinto?

[Ornamaĵo mankas]