Saltu al enhavo

Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

liston, kiu estas represita en la Oficiala Gazeto kaj en aparta broŝuro. Tiu listo ne estas deviga; „oni nur celis, per tiu publikigo gvidi la publikon, al kiu apartenas «se ĝi deziras, ekprovi tiujn novajn formojn, ilin eksperimenti kaj konstante uzi, se ĝi trovos ilin praktikaj.»“[1]

S-ro de Saussure klarigas la de li sekvatan metodon koncerne la teĥnikan vortaron, kaj siajn intencojn. Kiel bazon de laboro, li prenis la iom malnovan sed solan multlingvan vortaron teĥnikan de S-roj Verax, Fruictier kaj Mann, uzante ankaŭ la antaŭ nelonge aperintan Teĥnikan Vortaron de S-ro Verax. Plie, la Scienca Asocio starigis dum la Va Kongreso specialan sciencan kaj teĥnikan komitaton por verki konsilaron pri la verkado de la novaj sciencaj kaj teĥnikaj vortoj kaj de vortaro de puraj sciencoj. Raporto pri la unua parto de ĝia laboro publikiĝis en la Scienca Revuo (fino de 1910a). Propono de S-ino Hankel, ke la Lingva Komitato petu la kunlaboradon de D-ro Zamenhof por verki gramatikon pri Esperanto, iom pli detalan ol la „Fundamento“, estis juĝata trofrua paŝo, ĉar

deviga plena gramatiko estus nur malutila[2]. S-ro de

  1. Tiu listo estas cetere neaprobinda, ĉar ĝi ne estas laŭ fundamenta.
  2. D-ro Zamenhof opinias (Kunsidoj de la Lingva Komitato dum la Washington’a kongreso), ke ni ne devas tro frue enkatenigi nian lingvon, ke afero, kiu hodiaŭ ŝajnas al ni bona, povas morgaŭ ŝajni nebona, kaj ke sekve pli bone estas, ke ni restu sur la fundamento de niaj dek ses reguloj, kaj lasu ian elastecon al la lingvo, pri ĉiuj ceteraj punktoj… D-ro Zamenhof konsilas, ke la