estis definitive starigata. La diversaj landoj elektis post la kongreso siajn riprezentantojn (unu po mil anoj de la propagandoj asocioj).
Volapük. La VIa kongreso decidis, unue: ke, ĉar S-ro Schleyer ĉiam havis la estimon de la esperantistoj, ne estas sufiĉa preteksto por ĝin esprimi denove speciale; due: ke ne konvenas nomi la Sesan Kongreson la Naŭa Internacia (pro la tri okazintaj Volapük’aj kongresoj — vidu noton sur paĝo 10a).
Dek ses registaroj sendis delegitojn al la Washington’a kongreso[1].
23a Demando: Kio estas kongreso?
Respondo: Kongreso estas kunesto de diverslandaj samcelantoj, ĝojaj sin revidi aŭ ekkoni reciproke, deziraj partopreni en tiuj grandaj festoj de l’homaro, de l’vera homaro neapartigita de lingvaj bariloj, gvidata de l’ samaj sentoj kaj kuniganta siajn fortojn por la akiro al alta idealo, antaŭe utopio kaj jam fakto, sur kiu estas eble bazi plej grandajn esperojn. Kongreso estas do vere festo de l’interna ideo de Esperantismo, kiun ni denove pli malsupre priparolos (vidu respondon 50an). Kongreso fine celas ankaŭ havigi okazon al la anoj de la diversaj internaciaj unuiĝoj aŭ komitatoj interparoli pri siaj aferoj, kaj precipe ĝi celas doni
objektivan lecionon al la neesperantista publiko.
- ↑ La VIIa kongreso okazos en 1911a (20.—27. Aŭg.) en Antverpeno.