iun el tiuj nepermesitaj kampoj. Tamen, por ebligi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri unu aŭ alia el tiuj demandoj, ilin priparoli inter si en privataj kunsidoj, la Komitato zorgis, por ke ili povu disponi ĉambrojn, kien ili kunvenos laŭ deziro. La kunvenaj lokoj kaj horoj, elektitaj de ĉia tiel formiĝinta grupo, estos oficiale sciigataj.
24a Demando: Ĉu kongreso rajtas fari decidojn? Se jes, laŭ kiuj kondiĉoj?
Respondo: Kongreso, ne estante kunsido de delegitoj, ne rajtas fari decidojn sed nur esprimi dezirojn, fari proponojn, prezentotajn al la aprobo de la diversnaciaj asocioj kaj grupoj.
Ĉu estus pli bone, se ne nur personoj posedantaj la necesan monon por fari la vojaĝon al la kongresurbo sed ankaŭ kaj almenaŭ delegitoj de la esperantistaro kunestus en tiaj okazoj, tio estas ankoraŭ nerespondita demando, kies solvon nur estonteco donos al ni (eble jam la Antverpena kongreso).
Propono de Dro Zamenhof pri la organizo de niaj Kongresoj. Internacia esperantista kongreso estas antaŭ ĉio festo de la esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj esperantistaj.
Ĉiu esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la devon partopreni en ia komuna esperantista entrepreno; sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron tion fari, ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperos nur tiam, kiam ni laboros kune;