Saltu al enhavo

Paĝo:De Ladevèze - Demandaro, 1911.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi, ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon[1] en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L. L. Zamenhof.
  1. La aldonon legu en la „Oficiala Gazeto“ de Februaro 1911a.