Paĝo:De Saussure, Horace - Ascendo al Monto-Blanka en 1787, 1918, De Saussure.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oni ekvidas super tiu glaciejo la purajn kaj krutajn neĝojn de la kupol-monto „Goûté“. Baldaŭ poste oni alvenas iom super la Taconay-glaciejo, oni trapasas kelkajn danĝerajn lokojn, kaj oni atingas fontanon kun klara kaj freŝa akvo, ĉe kiu la gvidistoj, jam lacigitaj pro siaj ŝarĝoj, plezurege ripozis dum kelkaj momentoj.

Duon-horon post forlaso de la glaciejo, oni alvenas ĉe la piedo de sufiĉe alta preskaŭ vertikala roko, kiu baras mallarĝan kaj profundan koridoron. Por eliri el tiu koridoro, oni devas surgrimpi la rokaĵon; tiu pasejo nomiĝas Mapas aŭ Malbona-Paŝo. Oni estis tie metinta ŝtupetaron, en la penso, ke mi ĝin bezonos; sed, ĉar mi timis impresi al miaj gvidistoj malbonan opinion pri mi, se mi ĝin uzus, mi pasis preter la ŝtupetaro, ne tuŝinte ĝin. Trans la „Mapas“ oni estas devigata surpaŝi kelkajn mallarĝajn kornicojn super altaj krutaĵoj. Poste oni sekvas akran kreston kun profundegaĵo dekstre kaj tre deklivaj herbejoj maldekstre; post kio oni per kvindek-grada deklivo ascendas al groto aŭ kaverneto, kie mi tranoktis la 20an de aŭgusto 1786, kiam, tuj post la vojaĝo de doktoro Paccard, mi provis, sekvante liajn postsignojn, atingi la pinton de Monto-Blanka. Sed dumnokte ekfalis torentsimila pluvego kaj neĝis sur la altaĵoj; malĝoje devis mi reveni sur miajn paŝojn kaj prokrasti la aferon ĝis proksima jaro. En ambaŭ vojaĝoj mi bezonis proksimume kvar horojn, ne inkludante la ripoz- tempojn, por iri de „Prieure de Chamouni“ ĝis tiu rifuĝejo.

La supro de l’rokaĵo, nord-ueste de tiu groto, prezentas tre belan vidaĵon. Tiu supro formas unu el la pintoj de la mallarĝa kresto de l’monto „La Côte“, kiu apartigas la glaciejojn „Taconay“ kaj „Les Bossons“. La tiea montpasejo kuŝas je alto da ĉirkaŭe sescent klaftoj super la „Prieuré de Chamouni“. De tiu kresto oni ekvidas sub siaj piedoj la du ĵus nomitajn glaciejojn, la tutan Chamouni-valon ĝis la Balma pasejo kaj ambaŭ montĉenojn, kiuj flankas tiun pasejon: pli malproksime, oni ekvidas la Aï-turojn kaj la Sud-pinton, kiu superas Saint-Maurice, kiel ankaŭ aliajn suprojn pli malapudajn. Sed la plej interesa vidaĵo estas la nord-uesta laŭlonge vidita parto de la kresto mem, sur kiu oni staras. Egaj akrangulaj rokoj, strange kaj maltime amasigitaj, kronas la supron de tiu kresto kaj aspektas plej nekutime kaj sovaĝe; la bela kaj rideta paroĥo de „Ouches“ ŝajnas dispecigita per tiuj senfruktaj rokaĵoj kaj mirinde kontrastas kun ili. Unu el tiuj rokoj, kies elstaranta angulo antaŭenas super la profundegaĵo, nomiĝas pro tio Birdbeko. Oni rakontas, ke paŝtisto, vetinta iri kaj sidiĝi sur tiun bekpinton, sukcesis kaj tie sidiĝis; sed restariĝante li pro mallerta movo perdis la egalpezon, falegis kaj mortiĝis surloke.

Estis tagmezo, kiam ni alvenis sur tiun kreston; mi haltis duon-horon, por ke miaj gvidistoj povas manĝi. Dume mi amuziĝis, rigardante je granda profundo sub miaj piedoj fremdulojn, kiuj subtenataj de siaj gvidistoj pene trapaŝis la malsupran plataĵon de la glaciejo „Les Bossons“, kaj kiuj verŝajne preparis por sia reveno fanfaronan rakonton pri sia kuraĝo kaj pri la renkontitaj danĝeroj. Sed mi provis, kaj vane provis, ekvidi sur la dua plataĵo du el miaj portistoj, kiuj pretendis alveni pli rapide ol ni sur la kreston, kie ni staris, pasante tra tiu glaciplataĵo, kiu efektive prezentas de la „Prieuré“ vojon pli rektan. Ĉar troviĝas danĝeraj paslokoj, ni estis maltrankvilaj pro ilia neapero. Tamen ili reatingis nin, sed multe pli malfrue.