Paĝo:De Saussure - Dua Propono al la Akademio Esperantista, 1920.pdf/1

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
DUA PROPONO AL LA AKADEMIO ESPERANTISTA
de ANTIDO

En Aprilo 1911, la Akademio Esperantista aprobis principe la teorion de Antido koncerne la vortformadon en Esperanto, sed ĝi aldonis, ke tiu teorio ne ankoraŭ estas sufiĉe perfekta por esti aprobita en sia tuteco, kaj ĝi decidis starigi specialan komision por restudi la demandon pri vortformado, uzante la teorion de Antido kiel bazon por la diskutado.

Depost tiu epoko mi ne ĉesis pripensi la aferon kaj atenti ĉiujn kritikojn faritajn al mia teorio de diversaj kompetentuloj kiel Sroj Ĉefeĉ, Couturat, Zarkrewsky, Panel, kaj kelkaj akademianoj, kaj mi alvenis al la konvinko, ke la teorio de Antido povas facile esti plisimpligata. En la origina teorio unu el la ĉefaj punktoj estis la principo da la specifeco de la radikoj, principo laŭ kiu ĉiu radiko devas esti klasata, unufoje por ĉiam, ĉu kiel adjektiva (ekz. bel, bon, ktp.), ĉu kiel verba (ekz. skrib, aĉet, ktp.), ĉu kiel substantiva (ekz. hom, teori, ktp.). Tiu klasado estis proponita de Sro Boirac jam en 1907.

Nu, la principo de la specifeco de la radikoj estas nepre necesa por precize fiksi la sencon de multaj vortoj; sen tiu principo oni ne povas scii, ĉu grando signifas « eco grand » aŭ « aĵo grand », ĉu broso signifas « ago bros » aŭ « aĵo, ilo bros ». Sed kvankam konservante la principon de la specifeco, oni povas proponi diversajn manierojn klasi la radikojn[1], kaj mi fine alvenis al la konkludo, ke anstataŭ konsideri la radikojn kiel adjektivaj, verbaj kaj substantivaj, sufiĉas klasi ilin kiel « konkretaj » kaj « abstraktaj. » Tio estas vera simpligo, ĉar tiel oni bezonas nur 2 klasojn anstataŭ 3. Kaj efektive, se oni klasas radikojn grand kaj bros kiel « konkretaj », grando signifas « aĵo grand », kaj broso signifas « aĵo, ilo bros »; kontraŭe, se oni klasas grand kaj bros kiel « abstraktaj», grando signifas « abstrakto grand » (proksimume « eco grand »), kaj broso signifas « abstrakto bros » (proksimume « ago bros[2] »).

Post kiam mi alvenis al tiu rezuto, mi konstatis kun surprizo, ke tiu nova klasado estis precize la sama, kiun proponis Sro Ĉefeĉ en sia lasta verko pri vortformado en Esperanto. La sola diferenco estas, ke Sro Ĉefeĉ klasis kiel « konkretaj » kelkajn radikojn, kiujn mi klasis kiel « abstraktaj » aŭ reciproke; sed tio estas nur detalaĵo, kiun la Akademio povos diskuti poste. La ĉefa afero estas, ke la sistemo Ĉefeĉ kaj la mia (kiuj komence ŝajnis tre malsamaj, eĉ kontraŭaj) estas ekvivalentaj unu je la alia kaj povas esti kunfandataj en unu saman sistemon. Kaj, ĉar Sro Ĉefeĉ alprenis la klasadon « konkreta-abstrakta » antaŭ ol mi, mi nomos ĝin la Ĉefeĉa klasado.

Laŭ la Ĉefeĉa klasado, radiko kiel avar ne plus estas radiko adjektiva (aŭ substantiva), sed radiko abstrakta (aŭ konkreta); do la adjektivo avar-a ne plu enhavas pleonasmon, kiel en origina sistemo Antido, ĉar sen la finaĵo a la radiko avar ne estas adjektivo per si mem, kiel en klasado Boirac.

Alia oportuneco de la klasado Ĉefeĉa estas, ke oni ne plu havas bel bel-a, ĉar radiko bel ne plu estas klasata kiel « adjektiva»; do oni ne plu skribos, kiel en origina ANtido : bel-o bel-a-o bel-ec-o; sed, ĉar radiko bel estos klasata kiel « abstrakta », oni havos kiel en la naturaj lingvoj :

belo abstrakto bel F. le beau G. das Schœne
beleco kvalito bel F. beauté G. Schœnheit.


Kvankam proksimaj unu al alia, tiuj du sencoj ne estas la samaj: belo estas ideo pli ĝenerala ol beleco, ĉar ĉiuj « ecoj » estas « abstraktoj », sed ne ĉiuj « abstraktoj » estas « ecoj ». Simile oni ne plu havos: skrib skrib-i, ĉar radiko skrib estos klasata ne kiel « verba » sed kiel « abstrakta »; do, anstataŭ havi: skrib-o skrib-i-o skrib-ad-o, oni havos:

skribo abstrakto skrib (ekz. skribarto, skribmaniero)
skribado ago skrib.
  1. Mi jam montris, ke la sistemo Antido, kiu estas nur ĝenerala metodo de analizo kaj de sintezo, estas nedependa de la maniero, laŭ kiu oni subdividas la ideojn.
  2. Sro Couturat ankaŭ proponis klasi la radikojn la du kategorioj: radikoj « verbaj » kaj radikoj « nomaj », sed tiu klasado ne taŭgas; ĝi ebligas la distingon inter « ago bros » (verba) kaj « ilo bros » (noma), sed ĝi ne ebligas la distingon inter « aĵo grand » kaj « eco grand », ĉar ambaŭ tiuj ideoj estas « nomaj », kaj pro tio Sro C. estis devigata starigi specialan regulon de derivado por fiksi la sencon de la vortoj kiel grando.