Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/106

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via ĝojo.”

Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus la morton, mi haltigis ilin.

Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis, ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en