Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/108

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj, ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia koro malĝojiĝis.

“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”

“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante, “Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”

Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta, kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”