Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/118

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.

Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan ŝlosilon.

Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj ĉiu ricevis