Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/120

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.

Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis.”

Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; venante por rabegi la blankulojn.