Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

insulo kun laŭtaj kriegoj freneze, tiel ke Karlo unue ne scias kion fari pri ili; ĉar, ili piedpremis la grenon, kaj elŝiras la vinberujojn ĝuste kiam la vinberoj maturiĝis, kaj faris multe da difektaĵo.

Fine la ĉefo sendis la maljunan Jafon por diri al la ruĝaj homoj sialingve; ke, bone estos al ili; ke, indulgos lian vivon; ke, donos parton da la insulo al ili por loĝejo, se ili restos laŭlime, kaj grenon kaj rizon por planti, kaj panon por manĝi ĝis la rikolto.

La malfeliĉuloj treege ĝojis, ĉar ili ricevas tiajn bonajn pacigojn, kaj ili baldaŭ lernis fari ĉiuspecojn da objektoj el kano kaj ligno, kiel seĝoj, skabeloj kaj litoj; kaj ili ĉion faris lerte, post kiam instruiĝis. De tiam ĝis mi revenis al la insulo ne vidis miaj amikoj sovaĝulon.

Kiam mi aŭdis tiun rakonton de Karlo, mia koro frapas rapide pro la grandaj danĝeroj, kiujn ili travivis; sed mi ĝojis ĉar nun loĝas pace tiuj gentoj de la Granda Raso en tia spaceto sur mia insulo, kiu unue ne enhavis iun krom mi.

Mi miris pro la ŝanĝo sur la insulo; la arboj kreskiĝinte, dometoj konstruiĝinte, kaj la granda parto de la tero kulturiĝinte. La dometo de Vilhelmo ja estis artverko; ĝi havas fortikajn fostojn