Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/128

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉe la kvaranguloj; la muroj kaj la tegmento estis faritaj el kanoj arte plektitaj; ĝi havas tegmenton rizpajlan, kaj grandegan folion supre por ĝin ŝirmi kontraŭ la sunbrilo.

Mi nun diris al Karlo, ke mi ne venis por forpreni lian viraron, sed por alkonduki homojn, kaj por alporti ĉion tian, kion ili bezonos, por ke ili povu gardi siajn domojn kaj kuraĝigi iliajn korojn.

La morgaŭan tagon mi faris festenegon, kaj la kuiristo de la ŝipo venis surteron por ĝin pretigi. Ni alportis kelkajn postkvaronojn da salbovaĵo kaj porkaĵo, pelvon da punĉo kaj iom da biero kaj francaj vinoj; Karlo donis al la kuiristo kvin kapridojn por rosti; tri, elsendonte al la ŝipanaro por ke ili siaparte povu festeni freŝviande de la terbordo.

Mi donis al la viroj tutan vestaron, ambaŭ por varmaj kaj malvarmetaj tagoj; robojn kaj ŝalojn por la edzinoj; ne estas neceso por mi diri, kiom ili ĝojis pro tiaj donacoj. Tiam mi elprenis sufiĉan provizon da iloj; ĉiu viro ricevante fosilon, rastilon, hakilon, levilon, segilon, tranĉilon, armilaron kaj ĉion, kiom ĉiu eble bezonos.

Vidante, ke regas bonvolo ĉiuflanke mi kondukis surtere, la gejunulojn, kiujn mi antaŭe prenis el la