Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/130

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

duonmorte de malsato. La knabino estis edukita zorge, kaj ĉiuj ŝipanoj ŝin laŭdas. Ambaŭ ŝi kaj la junulo deziris resti sur la insulo, laŭe la franca pretro; tial mi donis al ĉiu pecon da tero, sur kiu ili konstruis tendojn kaj garbejojn.

Mi estis alkondukita kun mi lertmetiistojn al la insulo, unu el kiuj povis elfari ĉiajn aferojn, tial mi nomis lin “Jako de Ĉiametio.”

Unu tagon la franca pretro demandis min ĉu mi lasos Vendredon sur la insulo. “Ĉar per li,” li diris, “mi povus paroli al la ruĝaj homoj ilialingve, kaj instrui ilin pri la diaj aferoj; kaj, ĉu estas necese, por mi diri, ke tio estas la kaŭzo, pro kiu mi venis ĉi-tien.” Mi sentis, ke mi ne lasus Vendredon por la tuta mondo, tial mi respondis, ke se mi decidus lasi lin, mi estus certa, ke Vendredo ne lasus min.

Eltrovinte, ke ĉio estas bonstata sur la insulo, mi rebonstatigis mian ŝipon, por ke mi unufoje plu lasu tiun terbordon.

Irante fine al la ŝipo, la junulo, pri kiu mi ĵus parolis, alproksimiĝas kaj diras, “Sinjoro, pretron vi kondukis ĉi-tien kun vi, kaj dum vi ankoraŭ ĉeestas ni deziras la edziĝon de du el ni.” Ŝajnis al mi certe, ke unu estas la junulino, kaj ke la junulo