kontraŭ la sovaĝularoj, libere vagantaj tra la ebenaĵoj okcidente. Ĝi sin etendas la tutan longecon de la lando, kaj turnas, kaj tordas, kaj estas tiel alta, ke estas supozita, ke malamikoj ĝin ne povus suprenrampi; se tiel, nenia muro ilin povus halti.
Nia ĉefo permesis, ke kelkaj el ni iru por ĉasi, kiel ili ĝin nomas, sed kio estas tie por ĉasi krom ŝafoj! Sed estante sovaĝaj kaj rapidaj, ili ne estas malbona ĉasaĵo, kiel baldaŭ montriĝis; ili iras arege.
Dum tiu-ĉi ĉaso ni renkontis kelkajn sovaĝularojn, pri kiuj mi jam parolis. Bandoj da ili vagas de loko al loko, por rabi kaj mortigi ĉiujn, kiujn ili renkontas. Ili ne konas lertmilitadon, nek strategion, iliaj armiloj estas nebonaj; iliaj ĉevaloj nur malbonaj, malgrasaj bestoj; tute ne taŭgaj por tedlaboro.
Tuj kiam tiuj viroj nin ekvidis, ili kornblovas kelke da notoj, kies sono estis tute nova al mi. Ni pensis, ke ili alvokis siajn anojn al si, kaj, tiel estas; ĉar, baldaŭ, laŭa bando venis por kunigi kun ili, kaj laŭ mia opinio ĉiuj estis malproksimaj mejle.
Tuj kiam unu el la Skotoj, kiuj estas kun ni, aŭdis la kornblovegon, li diris, ke ne perdu tempon sed staru en vicon, kaj ilin ataku. Mi diris al li, ke ni batalos la friponojn, se li nin komandus.