Saltu al enhavo

Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li diris, ke de nun, kiam li velveturos, li prenos boaton, kiu enhavos ĉion, kion ni bezonus, se ni longatempe estus detenataj surmare. Tial li farigis grandan kajuton en la longboato de sia ŝipo, kiel ankaŭ ĉambron por ni sklavoj. Unu tagon, li min sendis, por ke mi ordigu la boaton pro tio, ke li havas du amikojn, kiuj intencas veturi kun li por fiŝkapti. Sed kiam la tempo alvenis, ili ne veturas; tial li sendis min, viron kaj knabon — kies nomo estas Zuro — por kapti kelke da fiŝoJ por la gastoj, kiuj estas vespermanĝontaj kun li.

Subite, eniris en mian kapon la ideo, ke nun estas bona okazo, boate forkuri kaj liberiĝi. Tial mi tuj prenis tiom da nutraĵo, kiom mi povas havigi, kaj mi diris al la viro, ke estus tro malrespekte, manĝante la panon metitan en la boaton por la Turko. Li diris, ke li pensas tiel same, tial li alportis sakon da rizo kaj kelke da ruskoj (kukoj).

Dum la viro estis surtere, mi provizis iom da vino, pecegon da vakso, segilon, hakilon, fosilon, lom da ŝnurego, kaj ĉiuspecajn objektojn, kiuj eble estos utilaj al ni. Mi sciis, kie troviĝas la vinkesto de la Turko, kaj mi ĝin metis surboaton dum la viro estas surtere. Per alia ruzo, mi