Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

havigis ĉion, kion mi bezonis. Mi diris al la knabo, “La pafiloj de la Turko estas en la boato, sed ne troviĝas ia pafaĵo. Ĉu vi pensas, ke vi povas havigi iom da ĝi? Vi scias kie ĝi estas konservata, kaj eble ni volos pafi birdon aŭ du.”” Li do alportis kesto kaj saketon, kiuj enhavas ĉion, kion “ni eble bezonas por la pafiloj. Tiujn-ĉi mi metis surboaton, kaj poste velveturis por fiŝkapti.

La vento blovis de la nordo, aŭ nordokcidento, tia vento estis malbona por mi; ĉar, se ĝi estus de la sudo, mi estus povinta velveturi al la terbordo de Hispanujo. Tamen, de kiu ajn loko la vento blovos, mi estis decidinta forkuri kaj lasi la ceterajn al ilia sorto. Mi do mallevis miajn hokfadenojn kvazaŭ fiŝkapti, sed mi zorgis, ke mi havu malbonan sukceson; kaj kiam la fiŝoj mordis, mi ilin ne eltiris, ĉar mi deziris, ke la Maŭro ilin ne vidu. Mi diris al li, “Tiu-ĉi loko estas nebona; ni ne kaptos fiŝojn tie-ĉi; ni devas iom antaŭen iri.” Nu, la Maŭro pensis, ke tion fari ne estos malbone. Li levis la velojn, kaj, ĉar la direktilo estis en miaj manoj, mi elsendis la boaton unu mejlon aŭ plu enmaron, kaj poste ĝin haltigis, kvazaŭ mi intencas fiŝkapti.