Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ambaŭ iros, kaj se la sovaĝuloj venos, ni ilin mortigu; ja, ili ne manĝos aŭ vin aŭ min.”

Mi donis al Zuro iom da rumo el la kesto de la Turko por reforti lin kaj ni iris surteron. La knabo ekiris kun sia pafilo mejlon de la loko, kie ni surteriris, kaj li revenis kun lenoro, kiun li mortpafis, kaj kiun ni ĝoje kuiris kaj manĝis; laŭ la bona novaĵo, kiun li raportis, li eltrovis fonton, kaj ne vidis sovaĝulojn.

Mi divenis, ke la Promontoro de la Verdaj Insuloj ne estas malproksime, ĉar mi vidis la supron de la Granda Pinto, kiun, kiel mi sciis, estas apud ili. Mia sola espero estis, ke laŭlongirante la terbordon, ni trovos ŝipon, kiu enŝipigos nin; kaj tiam, kaj ne antaŭ tiam, mi sentos kvazaŭ libera viro. Unuvorte, mi konfidis mian sorton al la ŝanco; aŭ renkonti ian ŝipon aŭ morti.

Surteron ni ekvidis iujn homojn, kiuj staras kaj rigardas nin. Ili estis nigraj, kaj ne portis vestaĵon. Mi estus irinta surteron al ili, sed Zuro, —kiu sciis plej bone—diris, “Ne vi iru! Ne vi iru!” Tial mi direktis la boaton laŭteron, por ke mi povu paroli kun ili, kaj ili longaspace iradis laŭ ni. Mi ekvidis, ke unu havas lancon en mano.