Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

poste ĝi naĝis alteren, kaj falis senviva. La viroj tiom timis pro la pafilbruo, kiom ili antaŭe timis je la vidaĵo de la bestoj. Sed kiam mi faris signojn por ke ili venu al la marbordo, ili tuj venis.

Ili rapidis al sia rabaĵo; kaj tordante ĉirkaŭ ĝi ŝnuregon, ili ĝin sendanĝere eltiris surteron.

Ni nun lasis niajn sovaĝulojn kaj iradis dekdu tagojn plu. La terbordo antaŭ ni etendis sin kvar aŭ kvin mejlojn, (6.8 aŭ 8.3 kilometrojn) bekforme; kaj ni devis veturi iom de la terbordo por atingi tiun terpinton, tiel ke ni portempe ne vidis teron.

Mi konfidis la direktilon al Zuro, kaj sidiĝis por pripensi tion, kion estos plej bone nun fari; kiam subite mi aŭdis, ke la knabo krias, “Ŝipon kun velo! ŝipon kun velo!” Li ne montris multe da ĝojo je la vidaĵo, opiniante, ke la ŝipo venis por repreni lin; sed mi bone scias, laŭ la ŝajno, ke ĝi ne estas iu el la ŝipoj de la Turko.

Mi levis kiel eble plej multe da veloj por renkonti la ŝipon ĝiavoje, kaj ordonis al Zuro, ke li ekpafu pafilon, ĉar mi esperis, ke se tiuj, kiuj estas sur la ferdeko ne povus aŭdi la sonon, ili vidus la fumigadon. Ili ja ĝin vidis, kaj tuj demetis siajn velojn por ke ni povu atingi ilin, kaj trihore, ni