Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

da tero, por ĝin prilabori. Mia farmilaro, laŭ la lia, estis malgranda, sed ni produktigis la farmojn sufiĉe por subteni nin, sed ne plu. Ni bezonis helpon, kaj nun mi eksentis, ke mi eraris, ellasante la knabon.

Mi tute ne ŝatis tiun manieron de vivo. Kion! mi pensis, ĉu mi venis tian longan vojon por fari tion, kion mi laŭbone povus fari hejme, kaj kun miaj parencoj ĉirkaŭ mi? Kaj pligrandiĝis mia malĝojo, ĉar la bonamiko, kiu min alŝipis tien-ĉi, intencas nune lasi tiun-ĉi terbordon.

Kiam mi estis knabo, kaj ekiris surmaron, mi metis en la manojn de mia onklino, iom da mono pri kiu, mia bonamiko diris, ke mi bone farus, se mi ĝin elspezus pro mia bieno. Tial, post kiam li revenis hejmon, li alsendis iom da ĝi kontante, kaj la restaĵon kiel tukoj, ŝtofoj, lanaĵoj, kaj similaĵoj, kiujn li aĉetis. Mia onklino tiam metis en liajn manojn iom da livroj, kiel donaco al li, por montri sian dankecon pro ĉio, kion li faris por mi; kaj per tiu mono, li afable aĉetis sklavon por mi. Intertempe, mi jam aĉetis sklavon, tial mi nun havas du, kaj ĉio prosperis dum la sekvanta jaro.

Sed baldaŭ miaj projektoj trograndiĝis laŭ miaj rimedoj. Unu tagon alvenis kelke da viroj