Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovis ilin sendifektaj, kaj ke neniu estis veninta tien krom sovaĝkato, kiu sidis sur unu kesto. Alvenante, mi celis mian pafilon sur ĝin, sed tio ne ekscitis ĝin, ĉar ĝi ne sciis tion, kiu estas pafilo. Ĝi nur manĝis pecon da sekigita kapraĵo, kaj foriris.

Havante nun do ŝarĝojn da aĵoj, mi faris tendon per la veloj de la ŝipo por konservi ilin, kaj tranĉis la stangojn necesajn por ĝi en la arbaro. Mi nun elprenis ĉion el la bareloj kaj kestoj, kaj amasigis la barelojn ĉirkaŭ la tendo por ĝin fortigi; kaj tion farinte, mi fermis la enirejon per tabuloj, ordigis liton (alportata de la ŝipo) sur la tero, metis du pafilojn apud mia kapo, kaj unuafoje kuŝiĝis en lito. Mi dormis la tutan nokton, ĉar mi tre bezonis ripozon.

Morgaŭtage, mi malĝojis en mia koro, ĉar mi sentis tian enuon esti disigita de la cetera mondo! Mi ne deziregis laboron: sed mi ne povis pripensi longan tempon pri mia malĝoja sorto, ĉar estis tro multe da laboro por mi. Ĉiutage mi eliris al la ŝipruino por alporti pli da objektoj; kaj mi tiom alportis, kiom la floso povis elporti. Unu tagon, mi ŝarĝis la floson per tro peza ŝarĝo, kiu kaŭzis unu flankon malleviĝi, tiel ke la enhavo elĵetiĝis en la maron; sed mi ne ploris pro tio, ĉar la plej