Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

okulĵetis almaren, kiam, jen, tie ne estis ŝipo! La ŝanĝaĵo, kaj perdo de tia ŝipamiko min tute malĝojis. Sed, mi ĝojis pensi, ke mi surterigis ĉion, kio povas esti utila por mi. Mi nun devis serĉi ion lokon kie mi povis fari mian loĝejon. Duonvoje supren la monteto estis ebenaĵeto, longa kvar aŭ kvin dudekojn da futoj (24 aŭ 30 metroj), kaj larĝa duoble, kaj ĉar ĝi havis bonvidon almare, mi pensis, ke ĝi estos bonloko por mia domo.

Unue, mi fosis fosaĵon ĉirkaŭ spaco, kiu enhavis dekdu jardojn (10 metrojn), kaj en ĝin mi enbatis du vicojn da fostoj, tiel firme kiel palisoj kaj alte kvin kaj duonon da futoj. Mi firme kunligis la fostojn per pecetoj da ŝnurego, kaj starigis sur ilin pintitajn bastonetojn, najlforme. Tio fariĝis tiel fortika palisaro, ke nek homo nek bestoj povis eniri.

La pordo de mia domo estis ĉe la supro, kaj estis necese, ke mi suprenrampu al ĝi per ŝtupetaro, kiun mi enprenis kun mi, tiel ke neniu alia povu supreniri samamaniere. Apud la postflanko de la domo staris alto ŝtonaĵo, en kiun mi faris kavernon, kaj metis la teron elfositan, ĉirkaŭ mian domon, alte duonmetre. Mi devis eliri unufoje ĉiutage por serĉi nutraĵon. Unufoje, mi ekvidis kelke da kaproj,