Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sed ili estis tro timemaj kaj rapidpiedaj por permesi min alproksimiĝi ilin.

Fine, mi embuskis ilin apud iliaj nestoj. Min ekvidante en la valo, kaj ili sur altaĵo, ili forkuris timege, sed ili estante en la valo, kaj mi sur altaĵo, ili ne rigardis min. La kaprino, kiun mi mortpafis, havas idon siaflanke, kaj kiam la kaprino falis, la ido staris ĝis mi dorse forprenis la kaprinon kaj tiam, la ido kuris miaflanke. Mi demetis la kaprinon kaj portis la idon hejmon por ĝin dorlotigi; sed estante tro juna por nutriĝi mi devis ĝin mortigi.

Mi pensis unue, ke mi perdos ĉian tempkalkulon pro la manko de plumo kaj inko; tial, mi starigis altan foston krucforme, sur kiun mi entranĉis la jenajn vortojn: “Mi alvenis Junio 8a 1659.” Mi ĉiutage faris unu entranĉon, kaj tion mi daŭrigis fari ĝis la lasta logo.

Ĝisnune, mi ne diris vorton pri miaj kvar karuloj, kiuj estis du katoj, hundo kaj birdo. Vi povis imagi, kiom mi ŝatis ilin, ĉar ili estis la solaj amikoj lasitaj al mi. Mi alportis la hundon kaj du katojn de la ŝipo. La hundo konstante alportis objektojn al mi, kaj per ĝia bojo, bleketo, murmuro, kaj sporto, preskaŭ sed netute parolis kun mi.