Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Se mi nur povus havi iun apud mi, por ke mi tiun mallaŭdu, aŭ tiu min mallaŭdu, kia plezuro tio estus! Alportinte inkon de la ŝipo, mi ĉiutage skribis skizon pro tio, kio okazis, ne tiom por la venontoj, kiuj eble ĝin legos (post kiam mi estos mortinta, kaj foririnta), kiom por liberigi min de miaj propraj pensoj, kaj fortiri min de la nuna timo, kiu la tutan tagon restadis en mia koro ĝis mia kapo doloras pro ĝia pezo.

Mi estis malapud la vojkuro de ŝipoj; kaj, ho! kia enuigo esti ĵetita sur tiun-ĉi solecejon sen iu por ami min, por ridigi min, por plorigi min, por pripensi min. Estis enuige vagi, tagon post tagon, de la arbaro al la marbordo, kaj de la marbordo reen al la arbaro, kaj dume ĉiam okupi min per miaj propraj pensoj.

Tiom, pri la malĝoja ŝajno de mia stato; sed simile al la plimulto da aferoj ĝi havis luman flankon tiel same kiel malluman. Ĉar tie-ĉi mi estis sendanĝere sur tero, kontraŭe la ceteraj de la ŝipanaro estis perdintaj. Nu, pripensis mi, Dio, kiu regas mian la sorton, kaj kondukas min per Sia mano, nun povas min savi de tiu-ĉi stato, aŭ alsendi iun por apudesti ĉe mi. Mi ja estas ĵetita