Paĝo:Defoe - Robinsono Kruso, 1908, Krafft.djvu/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mi trovis sur ĝi multe da oro. Mi metis kelke da kestoj surboaton, sed ne atendis por eltrovi, kion ili enhavas, kaj kun ili kaj tri bareloj da rumo, mi revenis.

Hejme, mi trovis ĉion same tiel, kiel mi ĝin lasis — miaj kaproj, la katoj, kaj la birdo. La vidaĵo en la ĉambro de la kuiristo restadis tage kaj nokte en mia animo, kaj por reforti min, mi trinkis iom da rumo. Tiam mi ekhejmportis mian ŝarĝon de la marbordo, kie mi antaŭe ĝin lasis. En la kestoj troviĝis du grandaj sakoj da oro, kaj kelke da fandaĵoj oraj; apud ili troviĝis tri boteletoj kaj tri sakoj da pafaĵo, kiuj estas granda akiro.

De nun ĝis dujare, ĉio prosperis al mi; sed ne estis daŭronta. Starante unu tagon sur monteto, mi ekvidis ses boatojn, marborde. Kion eble signifas tio? Kie estas la viroj, kiuj ilin alkondukis? Kaj pro kiu kaŭzo ili alvenis? Mi ekvidis per mia vidilo, ke almenaŭ tridek troviĝas orientflanke de la insulo. Ili havis viandon sur la fajro, ĉirkaŭ kiu, mi vidis, ili dancadis. Poste ili prenis viron el unu el la boatoj. Liaj manoj kaj piedoj estis ligitaj, sed kiam ili malligis liajn ligilojn, li kuris laŭeble rekte al mia domo.