Ĉar Vendredo ne ankoraŭ perdis la guston por tiaj festenoj, mi pensis, ke estos la plej bona por li, se li gustumos la viandon de bestoj; tial unu tagon mi lin kunprenis al la arbaro sportige. Mi ekvidis kaprinon en la ombraĵo kun siaj du idoj. Mi brake prenis Vendredon, kaj signodonis al li, ke li ne moviĝu, kaj tiam mi mortpafis unu idon; sed la pafilbruo tremigis la malfeliĉulon. Li ĝistiam ne ekvidis la idon nek sciis ke ĝi nun estas malviva. Li fortiris sian veston de la brusto por senti ĉu tie estas vundo, tiam li genuis antaŭ mi kaj ekprenis miajn genuojn kvazaŭ preĝante, ke mi ne mortigu lin.
Por montri al Vendredo, ke lia vivo estas sendanĝere, mi mankondukis lin kaj ordonis al li, ke li alportu la idon. Tre baldaŭ mi ekvidis akcipitron sur arbo, kaj mi diris, rigardu la pafilon, akcipitron, kaj la teron; tiam mi mortpafis la birdon. Sed mia sklavo tiufoje timsigniĝis pli ol antaŭe, tremante de kapo al piedoj. Li sendube pensis, ke ia mortigisto loĝas en la pafilo, kaj mi certe opinias, ke li estus genufleksanta antaŭ ĝi tiel same kiel antaŭ mi; kaj kelkatempe li eĉ ne volis tuŝi la pafilon, kvankam li parolis al ĝi, se li pensis, ke mi ne ĉeestas. Unufoje li diris al mi, ke li ĝin petigis ke ĝi lin ne mortigu.