Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kial vi volas pliami vin ol ceterajn, kiam ekzistas homoj pli kleraj ol vi kaj pli lertaj pri dia leĝo?

Ĉu vi volas ion utile scii kaj lerni? Amu esti nekonata kaj ŝatata kvazaŭ nenio.

4. La plej alta kaj plej utila scienco konsistas el la plej ĝusta kono kune kun malestimo de si mem.

Pro nenio grandiĝi kaj pri aliaj homoj ĉiam favore kaj alte opinii estas granda saĝeco kaj perfekteco.

Se vi vidus fraton malkaŝe kaj eĉ gravege pekantan, ne kredu tamen ke vi estas pli bona ol li, ĉar vi ne scias kiom da tempo vi povos en bono persisti.

Ni ĉiuj estas kadukaj; sed kredu vin pli kaduka ol iu ajn.