Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Kaj tial ke ili pli ŝatas esti grandaj ol humilaj, ili perdas sin en siaj pensoj.

Tiu estas vere granda, kiu havas grandan kariton.

Tiu estas vere granda, kiu sin estimas malgranda kaj kiu ŝatas kiel nenion la plej altajn honorojn de l’ mondo.

Tiu estas vere saĝa, kiu la terajn aferojn konsideras kiel koton por gajni Kriston.

Tiu posedas la veran sciencon, kiu obeas la Dian volon kaj forlasas la sian.