Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

iĝu, nek pri viaj amikoj tial, ke ili multepovaj estas, sed en Dio kiu ĉion donas kaj sin mem preter ĉio deziras doni.

Ne plialtiĝu pro la beleco aŭ forteco de via korpo, kiun okaza malsano deĵetas kaj putrigas.

En vi mem ne kontentiĝu pro via spriteco aŭ lerteco, timante ke vi malplaĉu al Dio, el kiu venas ĉia bono, kiun vi nature ricevis.

3. Ne vin estimu pli bona ol ceteraj, por ke vi ne ŝajnu pli malbona antaŭ Dio, kiu konas tion, kio estas en homo.

Ne malhumiliĝu pro viaj bonaj agoj, ĉar Dio ne juĝas samamaniere kiel la homoj, kaj kio plaĉas al homoj, ofte tio al Li malplaĉas.

Se vi havas ion bonan, kredu, por konservi humilecon, ke io pli bona estas en aliaj.