Paĝo:Deschamps - Imitado de Jesu-Kristo, 1909.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

via; donu al mi hodiaŭ komenci perfekte, ĉar tio, kion ĝis nun mi faris, estas nenio. »

2. Al nia decido konforma estas progreso nia, kaj tiu bezonas multan diligentecon, kiu deziras progresadi. Se tiu ofte malfervoriĝas, kiu decidiĝas plej forte, kion povus fari tiu, kiu malofte aŭ malpli forte decidas?

Diversamaniere tamen ni forlasas niajn decidojn, kaj la plej malgranda preterlaso en niaj ekzercoj preskaŭ ĉiam alkondukas ion bedaŭrindan.

Justuloj, en siaj decidoj, multe pli kredas al dia favoro ol al sia propra saĝeco, kaj kion ajn ili entreprenas, tion ili konfidas al sola Dio.

Ĉar homo proponas, kaj Dio disponas, kaj en homa mano ne estas lia vojo.

3. Se ni preterlasas iafoje niajn ordinarajn ekzercojn pro kelka pia