Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Vantaĵo, tion amegi, kio rapidege pasas, kaj ne rapidi tien, kie restadas eterna feliĉeco.
5. Tiun proverbon ofte rememoriĝu: Okulo ne satiĝas pri vivado, orelo ne pleniĝas pri aŭdado.
Elprenu do zorge vian koron el amo al videblaj aferoj, kaj ĝin al la nevideblaj turnu; ĉar la homoj, kiuj serĉas sian sentamon, malpurigas sian konsciencon kaj perdas la gracon de Dio.