Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Por atingi tiun ĉi celon, en PARKURBO estas projektitaj multaj komunaj konstruaĵoj, kiel ekzemple, teatro, kazino, publikaj banejoj, restoracioj, hoteloj, k.t.p., kaj en la oficejo de la Propaganda Ligo estas jam preparitaj multaj desegnoj de tiuj konstruaĵoj, kaj kelkajn el ili proponis konstrui multaj privataj entreprenistoj. Do, la konstruado povas esti tuj komencita.

Krom tio en PARKURBO estas projektita rifuĝejo, en kiu povas pasigi someran libertempon malriĉaj infanoj de lerneja aĝo, kiuj interesiĝos pri Esperanto, kaj tiu ĉi ideo, krom sia bonfara signifo, havas ankaŭ grandegan signifon propagandan, ĉar junaj ĝeknaboj, reveninte post la somera libertempo hej- men, sendube propagandos nian lingvon inter siaj kamaradoj kaj samaĝuloj, kaj tiamaniere altiros ilin al nia movado.

Multaj esperantistoj, kiuj deziras kaj kapablas esti ko- mizoj, vendistoj, librotenistoj k. t. p. en diversaj komercejoj kaj vendejoj, povas trovi por si oficojn en PARKURBO. Multaj metiistoj kaj ne riĉaj komercantoj, kiuj volos fondi iajn metiejojn, butikojn, vendejojn k.t. p., kaj kiuj ne havas por tio sufiĉe da monrimedoj, povos tre facile veni en Park- urbon, ĉar la entreprenantoj intencas doni al tiuj personoj krediton por la komenco de iliaj malgrandaj privataj entre- prenoj, kaj tiamaniere por multaj centoj da nunaj kaj eston- taj geesperantistoj nuntempe aperas tre malofta okazo fondi en sia propra esperanta hejmo bonan kaj feliĉan ekzistadon.

La kapitalo de la Propaganda Ligo estas nun 2000000 markoj “). — kaj la entrepreno estas bazita sur la sana, fortika, firma kaj reala fundamento, — do, ni havas plenan eblecon esti absolute certaj, ke la afero ne haltos sur duonvojo, sed estos efektive bone flnita, sed... Ne timu tiun ĉi „sedon“!... Ĝi estas uzita de mi nur pro stilistikaj celoj: por pli bone transiri al la alia parto de mia priskribo. ..

?) RIM. Kosto de la tero.