Paĝo:Devjatnin - Propaganda piedvojaĝo, 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

vojaĝo, kaj mi anoncis pri mia intenco dum unu el kunvenoj de Latina sekcio de Pariza esperantista grupo, kiun mi estis vizitanta ĉiusabate.

Sed mia anonco estis renkontita per ridego!… Nur unu sola samideano — turko (!) Romano ekinteresiĝis pri mia intenco, kvankam ankaŭ li demandis min, ĉu mi efektive serioze intencas iri piede ĝis Krakovo? Kaj kiam mi respondis jese, li diris, ke li ankaŭ volas iri kun mi.

Post unu semajno, vendrede, mi venis en la kunvenon de l’ Pariza Esperantista grupo, en Sorbonne, kaj sciigis pri mia decido al la prezidanto de l’ grupo s-ro Bourlet, kiu komunikis pri tio al ĉiuj ĉeestintoj kaj… en grandega salono de Sorbonne ankaŭ ektondris ridego!…

Ĉiuj de ĉiuj flankoj penis min konvinki, ke mia ideo estas freneza, ke marŝi piede preskaŭ du mil kilometrojn ne estas eble, ke min povas ataki rabistoj, ke mi povas malsaniĝi, eĉ morti pro laciĝo k.t.p., — kaj unu el plej obstinaj skeptikuloj s-ro Ferter eĉ simple diris, ke mi neniam per miaj propraj kruroj atingos Krakovon. Tamen mi ne ŝanceliĝis kaj komencis min prepari por vojaĝo. Tiam subite aperis ankoraŭ tri junuloj, kiuj esprimis sian deziron iri kun mi, kaj tiamaniere komence ni havis malgrandan trupon el kvin personoj de kvin diversaj nacioj: mi — ruso, Romano — turko, Cervos — hispano, Chomette — franco kaj Urban — bohemo.

Pri nia vojaĝo ekparolis multaj esperantaj kaj eĉ naciaj gazetoj, pri ni parolis en ĉiuj esperantaj sekcioj de Parizo kaj ĉiuj senpacience atendis la komencon de nia vojaĝo. Sed kiam fine venis la tago de nia eliro el Parizo, tri el niaj kunvojaĝontoj malaperis, kaj restis fidela al sia vorto nur unu turko Romano, kiu tre frue matene la 2an de Julio, akompanata de sia kuzo Max Leon, venis al mi, kaj ni triope direktis nin al antaŭurbo de Parizo Vincenne, en kiu devis