Saltu al enhavo

Paĝo:Dickens - La batalo de l’vivo, 1910, Zamenhof.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!”

Tute ne ofendiĝante, Clemency, balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: “Ne, mi ankaŭ tiel pensas.”

“Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi,” diris sinjoro Britain.

“ llo mi pensas, vi estas prava,” diris Clemency. “ Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas.” Bcnjamin prenis la pipon el la buso kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. “ Kiel naiva vi estas, Clemency,” li aklonis, ĉiam ankoraŭ ridante kaj visante al si la okulojn. CIemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore,

knabino en via spcco; donu do al mi la manon. Clemency.

Kio ajn

estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko.”

“Nu, tio ĉi certc estas tre bona

de via flanko.” “Jes, jes,” diris sinjoro Britain kaj prezentis al si la pipon por

elbati ; “ mi vin nc forlasos. Aŭskultu ! estas stranga bruo ! ” “ Bruo ! ” ripetis Clemency.

“ Cu ili supre ĉiuj estas cn lito ? ” “ IIo, nun ili ĉiuj iris dormi.” “Cu vi nenion aŭdis ?”

Britain.

Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis. “ Mi ion diros al vi,” diris Benjamin kaj deprenis lanternon; “ mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi iras dormi.

Malfermu la

pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmv.”

Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la klopodon, kc ĝi estas imago kaj tiel pln. Sinjoro Britain diris “tre povas esti,” sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante pcr la lanterno en ĉiujn flankojn.