Saltu al enhavo

Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

kontraŭ la naturo? ke tio estas terura kurbigado kaj degenerigo de spirita infana organismo?

Germano nomas piedon „der Fuss“, — efektive, tio tre multe diras pri germano! Anglo nomas urbon „the town“ — ho, vere, kiel tio karakterizas anglon!

Sed venas la fino al tia filologia orgio, okazanta kun delikata, subtila spirita organismo de infano.

Enkonduko de universala, internacia, artefarita, helpa lingvo kaŭzos renverson de nia mortiga lerneja sistemo. Kiom multe da tempo ni gajnos por ekkoni la patrujan lingvon, la historion, la literaturon, por ekkoni vivon de la naturo kaj de popoloj, por ekkoni vivadon de propra socio, por proviziĝi je efektivaj praktikaj valoraĵoj. Kaj al tio akcelas animo, penso kaj volo de infano kaj de junulo.

La afero de lingvo internacia antaŭ ĉio koncernas malgradajn naciojn. Ekzistas la socioj privilegiitaj, sed ankaŭ ekzistas granda nombro da societoj sen privilegioj. Ekzistas la socioj, sur kies ŝultrojn falas miloj da zorgoj. Kaj ili, havante malpli da fortoj kaj rimedoj — havas pli da aferoj por plenumo, pli da malfacilaĵoj por kontraŭbatalo kaj pli da baroj por venko.

Socio ne havas rajton senutile perdadi siajn eĉ plej malgrandajn fortojn. Anglo ne dediĉas multe da forto por studado de deklinacioj de fremdaj lingvoj, li anstataŭe armigas sin per armiloj, kiuj certigas al li la venkon en viveca batalo, dum la interhoma turniro je kulturo, signifo kaj forto. Do, se aperas la ideo, kies efektiviĝo donos al ni egalrajt-