Saltu al enhavo

Paĝo:Dobrzański - Al mokantoj, 1912.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ST. A. DOBRZANSKI.

Al mokantoj.


Ekzistas tia rido, per kiu homo mem iĝas ridinda. Tial do, ni, esperantistoj, tutkore kaj plejvolonte permesas al ĉiaj amatoroj de rido — rido je nia ideo, je la ideo de lingvo internacia, artefarita. Sed kial ridi nur je nia ideo? Jen, ekzemple — telegrafo senfadena. Egale priridinda. Nu, ridu do, vi eterne gajaj!

La ignorado — plej amas sciencajn ilojn por esprimi sin. Ĝi plej volonte uzas la terminojn el sciencaj vortaroj — la terminojn latinajn; en la okazo nin interesanta la terminoj estas strangaj, malfacilaj, specialaj, kaj al prudentulo vere mankas iloj por montri ignoron. Alia afero, se li parolus pri la aferoj sociaj, filozofiaj k. t. p.

Ĉar, ekzemple, kiu el mortemuloj ne konas la vortojn: „evolucio“, „organike“ k. t. p.