sensacian karakteron de la intermondaj vojaĝoj priskribataj de popularaj romanverkantoj. La libroj povas havigi fe-landan aŭ fi-landan intereson al nekritikemaj legantoj; sed ili misedukas pri la efektivaj problemoj de intermonda vojaĝado.
Ĉar estas tre evidente ke nenia intermonda vojaĝo estas plenumebla per la metodoj ĝenerale uzataj (por nura literatura intereso) en popularaj fantaziaj romanoj — nek per aeroplano aŭ balono, nek per ekscese grandega Turo de Babelo, nek per kanonpafado, nek per neŭtraligo de gravito, nek per eltrovo de forto rekte kontraŭa al gravitado —, ni rajtas demandi nin, ĉu efektive estas ia rimedo, per kiu la malfacilaĵoj de veturado tra malplena spaco estas venkeblaj.
Feliĉe la respondo ne estas malfavora. Ĉar estas unu rimedo proponata por intermonda flugado kiu estas ja tre malfacila, sed ne kontraŭracia nek absurda. Nuntempe neniu havas sufiĉan sperton, sufiĉan eltrovistan lertecon por ĝia grandskala uzo. Sed la principo de la raketo — ĉar temas pri tiu — donas al homaro la racian esperon ke ian estonte ni venkos per ĝi la malplenan kaj vastan intermondan spacon.
La principo de la raketo estas ke „ago kaj kontraŭa ago estas egalaj”. La fakto estas al sciencistoj bone konata ke raketo povas funkcii en malplenaĵo, kaj eĉ pli efike ol en la atmosfero. Ĝi tute ne bezonas aeron por „puŝi” kontraŭ ĝin. Male, la sola puŝo estas la repuŝo de la rapidege elfluantaj gasoj. Tiu kontraŭa puŝo premas kontraŭ la ujo, el kiu la gasoj elrapidegas;