du sunsubiroj en monato. Se tia estus la fakto, la regionoj, kie la temperaturo estus modera kaj al homa vivo favora, estus du: ĉirkaŭ la norda kaj suda polusoj de Venuso, sur la insularoj kies ekziston ni tre povas imagi.
Ni nun devas konfesi la plej malkvietigan detalon pri Venuso. Ŝajnas, laŭ nunaj observoj per la spektroskopo, ke oksigeno aŭ tute mankas en la atmosfero aŭ estas tie en tre malgranda kvanto. Tio povas sugesti ke ne estas kontinentoj kovritaj en verdaĵo, kiu elspiras ĉiutage oksigenon. Sed ĝi ne tute malebligas jesan respondon al la demando, ĉu estas sur Venuso ia indiĝena vegetaĵaro. Ĉar se eble estas fakto ke la surfaco estas granda unu oceano, verŝajne punktita de insuletaroj kiel nia Pacifiko, la vegetaĵa vivantaro, kune kun la bestaro (fiŝ- aŭ vermformaj estaĵoj) estus ĉefe sub la oceano kaj nenio elspirus multe da oksigeno en la atmosferon.
Resume, la plej racia konjekto ŝajnas esti ke, „kiam” la homoj de l’ Tero entreprenos fondi kolonion sur Venuso, ili trovos la vivkondiĉojn ja tre malfacilaj, tamen malpli malfavaroj ol sur Marso.
Vivu do nia revo pri estontaj sur-Venusuloj, heroaj idoj de nia homaro!
La satelito de nia termondo, sin movanta je distanco de malpli ol 400,000 kilometroj, estas ĉiam pli ol centfoje pli proksima ol iam fariĝas iu ajn planedo. Sekve oni pli bone konas ĝin. Estas ja preskaŭ duono de ĝia surfaco kiun nenia okulo de homo iam vidis. Sendube tamen la kaŝita duonsfero estas tre simila al la vidata.