viro aŭ virino havos maloftan okazon supreniri el la hejmĉambraro kaj ĉirkaŭiri ekstere en la senaera malplenaĵo kiu ĉirkaŭas la Lunon, li aŭ ŝi similos al niaj subakvaj laborantoj. Ĉar la korpo estos ŝirmata de hermetika vestaĵo, spiradon ebligos aerujo sur dorso, kaj oni elrigardos tra vitraj fenestretoj en la kapkaĝo.
Plej grava problemo estos la produktado de manĝaĵoj. Tiun malfacilaĵon ni ne povas pridiskuti sur la nunaj paĝoj. La leganto nur bildigu image la katakombarojn kiel ĉambrarojn de floristo aŭ de subvitra ĝardenisto.
Ni antaŭe rimarkigis ke la Luno estas sufiĉe alirebla, kaj ke la etnombra unua vizitontaro eble povos reveni al la Tero. Sed pli romantike estas revi pri la tempo, kiam ses aŭ sep geedzaj paroj surgrundiĝos sur la Luno, kun eble 60-tuna ŝarĝo de necesaĵoj — inkluzive de maŝinoj — kaj atakos la problemegon starigi kolonieton sur la ĝis tiam senviva mondo. Iliaj posteuloj estu multaj! En ties katakombaroj regadu paco kaj kontento, kaj la gaja volo por daŭrigado de vivo — spite ĉion.
Sur la antaŭaj paĝoj troviĝas bildoj pri eblaj farotaĵoj treege grandiozaj. Esence ili ne estas neeblaj. Sed kompreneble ili ne plenumiĝos subite, nek en mallonga tempo. La unuaj malgrandaj paŝoj jam komenciĝis. Ĉiu generacio aldonos iom. Sed la realigo de finfinaj venkoj estos por nia idaro, ne por ni. Eble la serio de farotaĵoj efektiviĝos en proksimume la jena ordo:
1. Oni konstruos raketojn negrandajn kiuj flugos supren 50, 75, 100 kilometrojn, kunportante meteorologiajn instrumentojn. La instrumentoj, registrinte faktojn pri temperaturo, kosmaj radioj, ktp., falrevenos nedifektitaj al la tero per paraŝutoj.