6. Posttiame la fantazia sonĝo de Jules Verne ja efektiviĝos. Sed ne per kanonpafo, kompreneble! Areto da homoj en raketŝipo transiros la interspacon al la Luno; sed evitante rektan trafon, ili ĉirkaŭiros la Lunon, en orbito kurbigita laŭ influo de la luna graviteca altiro. Ili faros multajn fotografaĵojn de tiu luna flanko kiu restas ĝis nun nevidita kaj nekonata. La ŝipo revenos al nia mondo, reportante la netakseble valorajn fotografaĵojn. Granda intereso, granda ekscito!
7. Flugo al la Luno, kun surgrundiĝo tie. Restado tie nur kelktaga. Reveno al nia terglobo, kun malgrandaj specimenoj prenitaj el la substanco de la luna surfaco.
8. Kolonieto flugos al Marso, kaj laŭkrede ili restos tie ne kiel martiroj sed kiel pragepatroj de nova homaro. (Se la unua kolonieto malbonŝance pereos, alia kaj eĉ plia sekvos. La naturo ne povas „diri ne” al la homo.)
9. Kolonieto al Venuso. La semo de dua nova homaro.
10. Kolonieto al la Luno, kiel antaŭe ni image priskribis.
11. Ĉu eĉ pli vasten la posteuloj vagos? Eble iam, iam en la longa estonteco. Sed la ceteraj sferoj en la mondfamilio de la Suno — krom la fakto ke ili estas pli malfacile alireblaj — estas neallogaj por koloniada celo. Merkurio, mondeto tre apuda al la Suno, estas sur unu flanko tre varmega, ĝis fandiĝo de plumbo; sed tre malvarmega en la eterna nokto de la alia duonsfero. Jupitero kaj la tri ceteraj pli-grandaj planedoj estas treege malvarmegaj, kaj kovritaj de densaj atmosferoj el venenaj gasoj. Kaj la satelitoj ĉirkaŭantaj la grandajn planedojn estas ja misteraj rilate al surfackondiĉoj — escepte de la unu fakto ke ili estas tre malvarmegaj. Esplorado de ĉiuj ĉi malfavoraj mondoj povos do longe atendi. — Sed kredeble ne por ĉiam.