Ernest G. Dodge (elp. Daĝ) naskiĝis en 1870, en la usona ŝtato Michigan. Li estas usonano de frukolonia deveno, kies patro longtempe estis profesoro en malgranda misia kolegio en la ŝtato Kentucky, 200 km sudoriente de la urbo Louisville.
S-ro Dodge studis en du kolegioj kaj du universitatoj, kaj diplomiĝis Magistro (artium magister) de la Universitato de Chicago pro studado de la klasika greka lingvo. En 1899 li vizitis 13 (nun 15) landojn de Eŭropo. En 1901 li eldonis private volumon de originalaj poemoj (anglalingvaj).
Plurajn jarojn li laboris kiel instruisto, ne nur de antikvaj lingvoj, sed okaze ankaŭ de diversaj aliaj temoj, inkluzive de fizika geografio kaj elementa astronomio. Nun de multaj jaroj li havas postenon en fako de la usona registaro en Washington.
S-ro Dodge estas nomata la „Rip Van Winkle” (fabela persono kiu dormis dum 20 jaroj) de la usona esperantistaro; ĉar li esperantistiĝis kiel izolulo en 1912 sed pro la tiama Ido-disputado li endubiĝis kaj „dormis” ĝis 1933. De 1934, li estras la Administran Komitaton de la Esperanto-Asocio de Nord-Ameriko.
En Esperanto li verkis plurajn artikolojn por „Scienca Gazeto”, el kiuj la plej gravaj estas: „Mezurado de l’ universo” kaj „Plibonigo de la muzika skalo”. Li tamen zorge klarigas ke li ne estas sciencisto, sed nur filozofa sciencemulo.
En la nuna libreto li pritraktas temon kiu de multaj jaroj estas kara al lia koro. Ĉar li tre serioze kredas ke la homo estas la plej venki-kapabla estaĵo, pri kiu ni havas ian informon. Li kredas ke nia homa raso povos daŭrigi sian ekziston tiel longe kiel la ĉirkaŭ-