Vlas Miĥajloviĉ Doroŝeviĉ naskiĝis en la 1863-a jaro kaj simile al multaj rusaj verkistoj longe ne sukcesis trovi sian ĝustan literaturan destinon. Li eĉ provis fariĝi drama kaj opera aktoro, sceneja rakontisto, sed en tiuj provoj li ne tro multe prosperis. Lia brila kariero komenciĝis nur de la tempo, kiam li prenis la plumon por skribi gazetajn felietonojn kaj satirojn.
En tiu publicista verkado Doroŝeviĉ atingis la gloron kaj per siaj felietonoj ludis tre gravan rolon en la rusa antaŭrevolucia socia vivo. Li majstre uzis sian „ezopan“ lingvon, kiu, restante metafora, estis tamen tre diafana por videble montri la mankojn kaj kulpojn de la malnova rusa reĝimo.
Estas konata lia speciala maniero skribi satirojn, fabelojn kaj rakontojn el la vivo de la Oriento. Trovinte ion riproĉindan en la rusa reĝimo, Doroŝeviĉ tuj skribis fabelon el ĥina aŭ araba vivo, reliefe kaj moke prezentis en ĝi la rusajn kulpojn en la orienta vesto. La fabelo temis pri la Oriento kaj la rusa cenzuro ne vidis la rajton ĝin akuzi aŭ aresti. Sed eĉ naivulo povis vidi kien tamen estis celanta la aŭtoro.
Doroŝeviĉ skribis ankaŭ multajn literaturajn kaj dramajn kritikojn kaj tipajn novelojn el la vivo de moskva mez- kaj malriĉa urbanaro. Liaj diversaj beletristikaj verkoj formas kelkajn volumojn kaj liaj felietonoj estas dissemitaj tra la miloj de gazetaj numeroj.