Paĝo:EO Lidja Zamenhof - Danĝera ludo.pdf/2

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

nenio. Ĝi ne povas havi kelkajn vizaĝojn. Ĝi devas esti unu, aŭ ĝi ne havas racion de ekzisto. Oni ne rajtas krei apud la komuna lingvo ian dialekton, kompreneblan nur por elektita sekto, lingvaĵon, por kies kompreno necesas foliumi specialajn vortarojn.

Kaj tiuj specialaj vortaroj — kiu decidis pri ilia neceso? Ĉu la instancoj, kies tasko estas unuigadi la evoluon de la lingvo? Ĝi estas afero privata, kiun oni defendas, dirante, ke ja ne ĉiujare la aŭtoro aperigos ion similan. Pardonu, samideanoj! Se hodiaŭ eldonas specialan vortaron ekz. Budapeŝto, kial morgaŭ ne eldonu alian Parizo aŭ Varsovio? Kaj tiamaniere Esperanto, tiu perlo de simpleco, fariĝos eble la plej malsimpla lingvo de la mondo kaj iom post iom nova Babelo kreskos en la sino mem de la lingvo internacia!

Esperanto devas evolui, certe! Kaj la lingva evoluo sendube devas posttiri asimiladon de novaj radikoj kaj formoj. Sed la kriterio de l’akcepto ne estu: „tio kontentigas mian guston“, sed: „tio estas necesa, por esprimi ideojn, alie neesprimeblajn, aŭ esprimeblajn tro artifike“.

Se mi volus sekvi tiun ĉi regulon, kiom da „mornaj“, „sinistraj“, „tristaj“ kaj „obskuraj“ vortoj montriĝus senbezonaj…

Resume, ne kontraŭ la evoluo mi levas mian voĉon, sed kontraŭ tiu neologisma manio, kontraŭ tiu danĝera sporto, kiu, instigante siajn adeptojn al ĉiam novaj lingvaj artifikaĵoj, iom post iom forpuŝas Esperanton de ĝia idealo: lingvo internacia, simpla, facile komprenebla por ĉiu.

Lidja Zamenhof.