Saltu al enhavo

Paĝo:EO RU L. L. Zamenhof - Dogmoj de Hilelismo - Догматы Гиллелизма 1906.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

13

verecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.

FINA CELO DE LA HILELISMO *).

La Hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moгоj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon, sed tio-ĉi fariĝados iom post iom, nerimarkate kaj sen ia rompado.

DEKLARACIO DE HILELISTO.

Kiam oni min demandas, kiu mi estas, kiaj estas miaj naciaj konvinkoj, religiaj principoj, mia celado kaj idealoj mi respondas: „Mi estas Hilelisto". Tio-ĉi signifas, ke mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj:

1.

Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn kaj cela

Rimarko. Sian nomon la Hilelismo ricevis laŭ la nomo de la kantiva Palestina saĝulo Hillel, kies modifikita principo estas akceptita kiel bazo por la religio de l.i Hilelistoj.